Ludu

La 896-a E_elsendo el la 24.09.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Multaj eventoj okazis pasintsemajne en Poznano (la okcidenta Pollando). Antaŭ nia mikrofono gastas prof-ino Ilona Koutny informante pri la ĵus okazinta aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj ĉe A. Mickiewicz-universitato. Pri la sekvinta semajnfine Artaj Konfrontoj en Esperanto, ARKONES ni interparolas kun unu el la ĉeforganizantoj Tobiasz Kaźmierski.
La komencaj aktualaĵoj koncernas la daŭrantan en Novjorko klimatan pintrenkonton kaj enketon de Eurostat pri la nunjaraj parlamentaj balotoj en la Eŭropa Unio. La sciencbultena temo sojle de aŭtuno 2019 en nia hemisfero jam pritaksas la nunjaran someron, laŭvican someron kun kreskantaj temperaturoj laŭ mezuroj de klimatologoj.
Muzike akompanas nin Anjo Amika. Temas pri fragmento de ŝia koncerto dum Arkones, en kiu la konata itala kanzono „O, Sole mio” ekhavis E-komunumrilatan emfazon. La programinformon akompanas interreta foto pri bela pola aŭtuno.
La aktualaĵoj kaj la sciencbultena temo estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj post la alklako de la trabetoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj” ĉe nia paĝo. Interparoloj kun niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas aŭskulteblaj eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D