Ludu

La 892-a E_elsendo el la 10.09.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Kadre de la sonmaterialaj rikoltoj de la 104-a UK en Lahtio nia antaŭmikrofona gasto estas hodiaŭ d-ro Ulrich Lins, kiu sian IKU-prelegon dediĉis al la figuro de germana filozofo, junaĝe lerninta Esperanton, Rudolf Carnap. Li partoprenis 4 UK-ojn –  en Dresdeno (1908), en Helsinko (1922), en Vieno (1924) kaj en Ĝenevo (1925).  Niaj aktualaĵoj kun ekonomia karaktero referencas al informoj de la Eŭropa Komisiono, laŭ kiuj Pollando estas la dua en la Unio lando efike foriganta perdojn pro la nepagado de aldonvalora imposto; al la stato de la komercaj rilatoj de la Unio (inkluzive Pollandon) kun Kanado post preskaŭ dujara funkciado de portempa interkonsento CETA. La sciencbultenaj temoj havas komunan denominatoron, kiu estas alkoholaĵoj. Ni informas pri skota artefarita lango kun granda precizeco distinganta inter viskiospecoj. La alia informo klarigas, kio estas kaj ĉu estas forigebla alkohola demenco.
Jam post 10 tagoj komenciĝos en la pola Poznano la kultura festivalo ARKONES – http://www.arkones.org/. Inter planitaj koncertoj estas tiu de ĴeLe. Koncerton kun ciganaj kantoj – kiun multaj ĝuis en Lahtio – prezentos Saŝa Pilipović. Ni prezentas mallongan specimenon el lia Lahtia koncerto.  Aktualaĵoj kaj sciencbultenaj temoj estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj post la alklako de trabetoj en nia paĝo „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” troviĝas eksterelsende interparolo kun d-ro Ulrich Lins. La programinformon akompanas interreta foto rilatanta al la traktita temo „alkohola demenco”. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D