Ludu

La 889-a E_elsendo el la 30.08.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nia komenca kulturoniko enhavas informon pri interesa ekspozicio-instalaĵo en la varsovia artgalerio Kordegarda „Paŝado en la ĉielon”, referencanta al la gravaj septembraj datrevenoj en Pollando, i.a. la 80-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito, la germana kaj sovetunia agresoj. La alia informo rilatas al esperantista kontribuo al la Tago de la Nacia Legado, okazonta la 7-an de septembro.
Nia marda sonmaterialo el la 104-a UK en Lahtio enhavas intervjuon kun  Osmo Buller, kiu kiel komitatano B dividis fine de la kongrestagoj siajn rimarkojn pri la nunjaraj laboroj de la Komitato kaj situacio de UEA fone de ili.
En la fino ni proponas Leterkeston.
La kulturkronikaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj ĉe nia paĝo post la alklako de la trabeto „kulturkroniko”. La interparolo kun Osmo Buller estas aŭskultebla eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.
La programinformon akompanas interreta foto rilata al la ekspozicio-instalaĵo en la varsovia artgalerio Kordegarda. „Paŝado en la ĉielon”.
La elsendo estos aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D