Ludu

La 887-a E_elsendo el la 23.08.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nia vendreda sonsceno pri la 104-a UK en Lahtio enhavas fragmenton de IKU-prelego pri „La sveda lingvo en Finnlando”, kiun prezentas Jouko Lindstedt kaj Melina Bister. Ĝia resumo estas legebla rete ĉe: https://uea.org/teko/iku/2019. Sekve ni gastigas antaŭ la mikrofono finnan muzikiston, esperantiston Timo Väänänen. Li ne nur prezentiĝis dum la Nacia Vespero, sed ankaŭ donis kantelkoncerton kadre de speciala ekskurso, dum kiu oni vizitis lian hejmon kaj ĝuis aldone lian propramane pretigitan vespermanĝon.
La komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj koncernas la varsovian ekspozicion-instalaĵon „Muroj de totalismoj” en la 80-a datreveno de la subskribo de la pakto Ribbentrop-Mołotow kaj ekspozicion en Krakovo kadre de la programo „Mirakla forto de la arto”. Ni invitas krome por la leterkesta renkontiĝo.La kulturkronikaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj ĉe nia paĝo post la alklako de la trabeto „Kulturkroniko”. La interparolo kun Timo Väänänen estas krome aŭskultebla eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. La programinformon akompanas la foto de la 16-jarcenta pola pentraĵo prezentata kadre de la programo „Mirakla forto de la arto”.
La elsendo troviĝos ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D