Ludu

La 883-a E_elsendo el la 09.08.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia vendreda elsendo reference al la 104-a UK ni prezentas interparolon kun Claude Nourmont pri la nunjara Kleriga Lundo kaj pri aparta omaĝa programero dediĉita al Baldur Ragnarsson. Rilate al ĉi-lasta programero ni gastigas krome antaŭmikrofone unu el la kontribuintinoj al la ĉi-lasta programo Vesna Staničić-Burchards.
La komencaj aktualaĵoj rilatas al la distingo de la pola ilustristo Józef Wilkoń fare de la reĝo de Hispanio kaj al sukcesoj de la pola knabina koruso Puellae Orantes enkontigitaj dum la Internacia Korusa Festivalo en Tajpeo sur Tajvano.
Aŭdiĝas krome leterkesta programero.
La akompana al la programinformo interreta foto prezentas unu el la ilustraĵoj de Józef Wilkoń por la pola versio de „Don Kiĥoto”.
La elsendo troviĝos ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D