Hodiaŭ mi deziras rakonti pri iu epizodo el la pola historio, kiu ligiĝas kun la nunjara kongreslando, sed ne nur kun ĝi. En tiu epizodo la ĉefa figuro estas Katarzyna Jagiellonka (Jagelonidino) la plej juna filino de la reĝo Sigismundo la Maljuna kaj Bona Sforza. En 1562 ŝi edziniĝis al Johano Vasa, princo de Finnlando, frato de la sveda reĝo Erik la 14-a. Verdire Katarzyna komence iom hezitis edziniĝi al la 11 jarojn pli juna Johano, tamen ne la amo, sed politikaj konsideroj influis ŝian pozitivan reagon. Post la kvartaga geedziĝa festo en Vilno la geprinca paro direktiĝis al Åbo, la nuntempa Turku. La princino venigis kun si luksan kaj tre valoran ekipaĵaron kun juvelaro, arĝentaĵoj, vestoj kaj vestoakcesoraĵoj, subvestoj, tabloteksaĵoj, liturgiaj vestoj, manĝilaro kaj kuirejaj ujoj, valoraj teksaĵoj, vestaĵoj por koretagantoj kaj servistaro. Tio ja konformis al la vivstilo, kiun ŝi praktikis en Pollando. Ne mirige do, se ni aldonos, ke  al Katarzyna al kortego de Åbo akompanis 59 personoj. La tiea kastelo sur unu el la insuloj ĉe Turku kompare al la krakova Kastelo Wawel kaj aliaj palacoj en Pollando havis prefere severan karakteron kaj rolis kiel defenda konstruaĵo. Nur dank’ al la doto de Katarzyna la tieaj ĉambregoj akiris iom da lukso kaj belo. Aperis en ili tapiŝoj, arasoj, t.e. fajne teksitaj flandraj murtapiŝoj, mebloj kaj arĝenta manĝilaro. Katarzyna heredis de sia itala patrino, reĝino Bona Sforza bonan  guston kaj ŝaton al objektoj belaj. Cetere ankaŭ ŝia patro, Sigismundo la Maljuna estis edukita en la etoso de la itala renesanco. La krakova Wawel kastelo dank’ al liaj akitekturaj projektoj ricevis imponan aspekton, la kortegon priservadis   ĉirkaŭ 2 mil personoj, do kompare kun ĝia pompo la kortego de la finna princo aspektis rekte mizere. Sed dank’ al Katarzyna  la mezepoka fortresa kastelo estis transformita en renesancan rezidejon, egalan al la reĝa. I.a. estis instalitaj en ĝi tiaj novaĵoj en la Nordo,  kiel kahelaj fornoj kaj kamenoj. La enveturpordo akiris renesancan stilon kaj ĉambregojn riĉigis artverkoj venigitaj de la reĝino aŭ aĉetitaj en la komenco de la geesiĝo. Post neplena jaro de trankvila koretga vivo, riĉa tamen je ĉasadoj kaj bankedoj ŝia edzo Johano, la princo de Finnlando, estis en 1563 akuzita pri ŝtatperfido kaj malliberigita. La mortoverdikto estis ŝanĝita je ĝismorta mallibereco. Lia frato, la reĝo de Svedio Eriko la 14-a, timis ke Johano dank’ al la geedziĝo kun la filino de la pola reĝo klopodos – kun la subteno de Pollando – sendependiĝi de Svedio akironte tiel influojn ĉe Baltiko. Erik proponis tiam al Katarzyna revenon al Pollando aŭ setliĝon en la bienaj posedaĵoj sur la Alandaj Insuloj. Ŝi rifuzis ambaŭ ofertojn preferante dividi la sorton de la edzo. Eblas diri, ke tiel finiĝas la finna epizodo en la vivo de Katarzyna Jagiellonka, finne Katariina Jagellonica. Sed ni sekvu ŝian sorton. Pro sia decido Katarzyna ektroviĝis kun Johano en malliberejo la  fortresa kastelo Gripsholm apud Stokholmo. Tie, en la malliberejaj kondiĉoj Katarzyna naskis filinon, Izabela kiu mortis infanaĝe kaj filon Sigismundon, la postan reĝon de Svedio kaj Pollando. La situacio estis tiom drameca, ke por havi vindaĵojn por la beboj ŝi devis aĉetadi de la gardantaj ilin soldatoj malnovajn ĉemizojn. Turmentis ŝin ne sole zorgo pri la infanoj, sed ankaŭ timo pri la vivo de la edzo kaj pri sia propra estonteco. Komence de 1567 Erik planis mortigon de Johano kaj edzinigon de Katarzyna al Ivan la Terura. Iliajn pliajn sortojn influis la mensa malsano de Erik. En oktobro Katarzyna kaj ŝiaj proksimimuloj akiris liberecon. La sveda aristokrataro du jarojn poste transdonis la povon al Johano,  kaj li kaj Katarzyna estis kronitaj en Upsalo kiel reĝo kaj reĝino de Svedio. Talenta kaj ŝaĝa Katarzyna en signifa grado influis la artajn gustojn de sia edzo, kiu imitante polajn renesancajn arkitekturajn solvojn projektis kaj realigis plurajn konstruaĵojn en Svedio unuavice alikonstrante kaj ekipante la reĝajn rezidejojn kaj ĉefajn preĝejojn. Kun la helpo de Katarzyna li komencis venigadi eksterlandajn majstrojn, plurfoje uzante la helpon de la krakova Wawel-kortego. Dum sia 16-a regado kiel reĝino de Svedio Katarzyna multe zorgis pri la polaj-svedaj rilatoj. Ŝi mortis en 1583 havante 57 jarojn. Ŝia sepulto fariĝinte la nacia evento en Svedio organizita kun enorma pompo reliefigis la reĝan genealogion de Katarzyna.  Rigardante ŝian grandan kaj pompan tomboŝtonon en la katedralo de Upsala ne eblas dubi pri ŝia signifo kaj prestiĝo.  Ŝian tomboŝtonon – situantan en la apudeco de tiu de  Gustavo la 1-a Vasa, la fondinto de la dinastio – kadras du dorikaj kolonoj kun arko kronita per granda reĝa krono. Granda orumita tabulo latine priskribas la vivon de Katarzyna, i.a. ŝian malliberigon, la 4-jaran ekzilon kaj  glorigas ŝian pravan karakteron kaj piecon. La tabulon ornamas Jagelondinastiaj blazonoj kaj kronas blazonoj de Svedio kaj Pollando subtenataj de du leonoj. La robon de la reĝino ornamas tri svedaj kronoj. Ankoraŭ dum sia vivo la vivosortoj de la reĝa geedza paro famiĝis dank’ al kronikisto Marcin Kramer, kiu en 1570 eldonis anonime „Historion veran pri la aventuro de la beaŭrinda aventuro de la finna princo Johano kaj la pola reĝidino Katarzyna”. Ilia geedziĝo fariĝis unu el la dramvefotoj de la sveda verkisto August Strindberg en la verko „Eryk XIV” el 1899. En la 1919 la finna poeto Eino Leino dediĉis al la reĝa paro sian poemon „Kantoj de princo Johano kaj Katarzyna Jagelonidino”. Kvankam Katarzyna Jagellonka la plej multajn meritojn – aparte koncerne kulturon kaj religion – portis por Svedio, kiel ĝia reĝino tamen per firma memoro, sincera estimo kaj simpatio ŝi estas ĉirkauprenita en Finnlando. Ekzemple unu el la valoj en la proksimeco de Turku  la loka loĝantaro ĝis hodiaŭ nomas, difinas kiel „Valon de Katarina”. Katarzyna Jagiellonka, la princino de Finnlando ĝis hodiaŭ estas perceptata kiel esenco de Pollando kaj poloj kaj tra jarcentoj tra ŝia prismo en Finnlando oni rigardis kaj rigardas la polan kulturon. Plurfoje la finnaj aŭtoritatoj – kune kun la polaj – organizas porokazajn kulturajn eventojn ligitajn kun polaj kreantoj de la nacia kulturo sub la devizo „Jagellonica”. Kion aldoni ? Nepre tion, ke  la filo de Katarzyna  fariĝinte la reĝo de Pollando kiel Sigismundo la 3-a Vasa translokis en 1609 la ĉefurbon de Pollando el Krakovo al Varsovio. Lia figuro ne estas forgesita. Sigismundo la 3-a Vasa ĉepinte de la kolono sur la varsovia Kastela Placo daŭre rigardas la panoramon de la ĉefurba Varsovio.

El la elsendo 18.07.2019. Legas  Barbara – 10’15”