Nur ĝis la 4-a de aŭgusto en la varsovia Reĝa Kastelo funkcios la ekspozicio „Regi kaj ravi. Juveloj kaj juvelista metio en la 16/17-jarcenta Pollando” organizita kadre de la Jaro de Vasa-dinastio. Ĝi arigis 500 historiajn objektojn el la tereno de la tuta 16/17-jarcenta Pollando. Granda forestanto estas la Reĝa Trezoro kolektata ekde la 13-a jarcento, rabita kaj forveturigita eksterlanden sekve de la 18-jarcentaj dispartigoj. Malgraŭ tio la ekspozicio ebligas ekscii, kiel aspektis la brilo de la iama reĝa povo, kiajn trezorojn kolektis la regintaj dinastioj, kiaj juvelaj rafinaĵoj, puroraj liturgiaj akcesoraĵoj kaj ornamita de valoraj gemoj juvelaro estis produktata en Pollando. La eksponaĵoj estis pruntitaj de pli ol 80 posedantoj. Ili devenas el muzeoj, preĝejoj, klostroj en Pollando, Litovio, el la artgalerio Ufizzi en Florenco, el la pariza Luvro, el privata kolekto en Londono, el muzeoj en Berno, Munkeno, Uppsalo kaj Novjorko. Inter ekspoziciataj historiaj objektoj estas elfaraĵoj de la religia kulto, kiel Hostiujo de la defendinto de la Helmonta Klostro kontraŭ invadintaj svedoj, paŭlano Augustyn Kordecki. Farita el 22 funtoj da oro ĝi estas ornamita de varsovia juvelisto Wacław Grodko per 2366 briliantoj, 2238 rubenoj, 81 smeraldoj, 30 safiroj kaj 214 perloj. La ekspozicion akompanas katalogo priskribanta la juvelojn, ilian devenon kaj historian kuntekston.

El la elsendo 12.07.2019. Legas  Tomek – 1’52”