Lastatempe atingis la redakcion novaj E-periodaĵoj, ne ĉiuj plej aktualaj, sed ĉiuj interesaj. Neniun surprizos, se mi komencos de la veninta antaŭsemajne 3-a numero de „Esperantolehti”, ja la 104-a ĉiam pli proksimas. Tuomo Grundström, la prezidanto de E-Asocio de Finnlando en siaj enkondukaj vortoj „Kvaran fojon ĉefurbo de Esperantujo en Finnlando” retrorigardas al la pasintaj finnaj UK-oj – du en Helsinki en 1922 kaj 1969, en Tampere en 1995 kaj alrigardas la 104-an komenciĝontan post du semajnoj. Tiu en 1922 estis aparte grava por Finnlando, juna respubliko, naskiĝinta post la tn. Granda  Milito, la 1-a mondmilito. Ne nur Finnlando ĝuis suverenecon kaj sekve de tio „por internacia kunvivado kreskis intereso al komunlingvo, kaj Esperanto ĝuis kaj intereson ĉe homoj kaj prestiĝon ĉe aŭtoritatoj. La 14-a UK de Esperanto kun 850 partopenantoj estis en la tiutempa Finnlando escepte granda internacia evento. La juna respubliko bezonis atenton, aprezon kaj agnoskon”. 50 jaroj pasas nun post la laŭvica UK okazinta same en Helsinki, al kiu Tuomo Grundström aludas kiel al tiu, „kiu estis al kelkaj el ni daŭre aktivaj la granda kaj grava sperto kondukinta nin en esperantistecon”. La sekva en Tampere antaŭ 24 jaroj logis eĉ 2400 kongresanojn kaj la tiamaj spertuloj grandkvante pretigas la nunjaran, partoprene malpli grandan, sed kiel certigas la prezidanto de EAF „kvante negranda, etose festanta”. Ĉi tiun festan etoson ĉiu kongresano sendube sentos aparte pridonacote de la finna epopeo „Kalevala”, pri kio ni legas aliloke. Sed kongresaludaj kontribuoj pli multas. Estas do interese legi la raporton pri la tria trejnseminario komence de junio kaj la lastajn informojn de LKK. Aparte amuza estas tamen la „Antaŭkongresa anagrama afiŝo” de Börje Eriskkon.  Inter pilolaj felietonoj de Jorma Ahomaeki kun simpatio mi trovis lian mesaĝan saluton al la partoprenantoj de la Lahtia UK, i.a. konstatinte, ke preparanta sin por UK en Lahti „rulseĝano” ŝajne kalkulas ankaŭ pri raportoj de la Pola retRadio. Ankaŭ la lasta numero, la 108-a,  de „Informilo por Interlingvistoj” enhavas anoncojn gravajn por la kongrestagoj. Unuavice temas pri la nunjara Esperantologia Konferenco kaj la postkongresa kolokvo pri Esperantologio kaj Interlingvistiko: Venontaj Paŝoj. Ĉu tiu numro de IPI riĉas per informoj. La redakcio volas daŭre ricevi „anoncojn pri estontaj aranĝoj, alvokojn por refereaĵoj kaj artikoloj, aktualajn informojn pri novaj libroj kaj artikoloj, informojn pri disertacioj, raportojn pri okazintaĵoj ks.”. Samtempe ĝi atentigas, ke ĝi aparte bonvenigas finpretigitajn anoncojn, kiujn oni povus senprilabore enmeti. Ideale estus dulinge eĉ – en Esperanto kaj la angla”. Ja IPI havas sian anglalingvan verison. Poezie al la Lahtia UK riverencas la maja „La revuo Orienta” represinte – kadre de la 100-jariĝo de la revuo – el siaj numeroj de la 1920 jaro tri poemojn de finno Koskenniemi en la traduko de Ramstedt – „La kara, ŝi estis eta gejŝin’”, „Nokto tegas la tegmento-limojn” kaj „En aŭtuno”. Ankaŭ la maja numero de JEI multan atenton donas al kongreso, tamen al sia propra, nome  al la 106-a Japana E-kongreso en Saitama, kiu meze de oktobro okazos debatonte pri la temo „La mondon malfermas Esperanto – Interkompreno kaj pluen”. La rilataj informoj koncernas ĉefe la gubernion kaj la urbon mem, kaj tion kompletigas la dorsa flanko de la revuo kun kelkaj fotoj rilataj al la kongresurbo. En la majan numeron de „La Revuo Orienta” enkondukas la tradicia rubriko >Esperanto kaj mi<, en kiu ĉi-foje prezentas sin, sian vojon al Esperanto kaj spertojn en Esperantujo Spomenka Štimec el Kroatio. Pri la kongreso okazinta, nome la 9-a Azia-Oceania en Danang, Vjetnamio ni trovas interesan raporton en la maja/junia numero de „La Lanterno Azia”. La kongreso elektis la novan estraron de  Komisiono pri Azia-Oceania E-Movado kaj elektis por la venonta kongreso Koreion. Por Danang gravas, ke kiel ŝajnas, la kongreso lasis firmajn sekvojn – ne nur en la formo de 5 Zamhenhof-arboj simbolantaj kvin kontinentojn – sed pro  la ŝanco, ke reaktiviĝos tie la E-movado. La maja/junia numero de „La Lanterno Azia” prezentas novan esperantiston PARK Jeongsuk, kiu esperantistiĝinte en 2017 jam estas redakciano de KEA. Joĉjo aliflanke informas pri interesa iniciato de seulaj esperantistoj, kiuj realigas monatajn promenadojn al historiaj kaj kulturaj lokoj, dum kiuj ili uzas ekskluzive Esperanton. Kaj fine en ĉi tiu numero de KEA ni trovas artikolon de psikologo „Pasinteco, estonteco kaj nuno” pri la arto ne maĉi la pasintecon, ne tro iluzii pri estontecio, sed vivi nunon en vero. Laste mi ŝatus danke konfirmi la ricevon de la unua nunjara numero de „Sennaciulo” oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda”, kiu ĉiam alvokas siajn anojn „SAT-anoj kutimiĝu al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo”. Inter multaj interesaj artikoloj, plej ofte tradukitaj, mian apartan intereson  kaptis la aŭtoritaj de esperantistoj du komencaj  „Pri paco en la korea duoninsulo – kiel la sudkorea popolo pensas pri Norda Koreio?” kaj pri la nuna situacio en Okinavo. Aliaj artikoloj rilatas al politika situacio en Mezoriento, Eŭropo, al sindikatismo tutmonda, medio, laborista historio, la nunjara SAT-kongreso. Por ne lasi la impreson, ke interesis min sole politiktemaj kontribuoj mi menciu la sciencteman artikolon „Kiu kreis la homon” kaj la  leterkestan enpensiĝon de Michel Marko pri „Robota aventuro” – el kiu mi citu mallonge: „La danĝero ne estas, ke robotoj homeciĝu, sed ke homoj robotiĝu laŭ deziro de potenculoj, kiuj instruas la reton per supera memoro, ne pro homa saĝo, sed per kapablo mensogi kaj perfidi. La komputiloj nenion inventas, nur retrovas foregsitajn aferojn”.

El la elsendo 06.07.2019. Legas  Barbara – 8’46”