Ludu

La 878-a E_elsendo el la 25.07.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia ĵaŭda elsendo, ni raportas pri kelkaj el la plej gravaj kongresaj programeroj, tute aparte elektinte kiel  rilatan sondokumenton la inaŭguron de la Esperantologia Konferenco. Ni prezentas – laŭ la kongreslibro – biografietojn de du patronoj de la kongresaj salonegoj – Vilho Suonio Setälä kaj Tyyne Leivo-Larsson.
Nian raporton finas unu el la ciganaj kantoj – la komenca – el la koncerto de Saša Pilipović. La programinforma foto prezentas la antaŭkonferencan konsiliĝon inter Orlando Raola kaj Humphrey Tonkin . La elsendo troviĝas ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D