Ludu

La 876-a E_elsendo el la 23.07.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia marda elsendo, ni prezentas kelkajn sonscenojn ligitajn kun la kleriga programo de la 104-a Universala Kongreso en Lahti. Reference al la dimanĉaj eventoj ni gastigas antaŭmikrofone Amri Wandel, kiu donis antaŭ la inaŭguro de la nunjara IKU-sesio kelkajn klarigojn pri ĝia dumsemajna evoluo. I.a. temis pri la nunjara eldono de Scienca Kafejo, kiu bonvenigis marde interesiĝantojn por kvar mallongaj sesioj. La ĉefa programero en tiutaga programo ligiĝas kun la Tago de Lernado, kies ĉeforganizanto de ILEI estas Mireille Grosjean. Ni prezentas ŝian alparolon el la Solena Inaŭguro. Marija Belošević parolas aliflanke pri la programo de la nunjara Tago. En ĝi ni aŭdis i.a. prelegon de Duncan Charters, la nuna prezidanto de UEA, pri la historio de la usona NASK. Ni prezentas lian respondon pri tio, kiel li vidas la E-edukadon en la politiko de UEA sub lia prezido. Kun la sciencnivela kleriĝo ligiĝas la temo de la postkongresa kolokvo pri Esperantologio kaj Lingvistiko, pri kio ni krome informas per la redakcia informo.
La programinforma foto prezentas Duncan Charters en la programo de Tago de Lernado.
La elsendo troviĝas ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D