Ludu

La 864-a E_elsendo el la 21.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ nia felietono pri koninda polo proksimigas la silueton de pola etnografo grave meritiĝinta por la slovena lingvo kaj kulturo, Emil Korytko. Lia 180-a mortodatreveno pasis ĉi-jare. Marĝene de la felietono ni mencias la nomon de alia pola sciencisto, Andrzej Kucharski kies esploroj ebligis konstati, ke slovenoj estas aparta slava nacio.
Nia komenca kulturkronika informo rilatas al la itala violonisto kaj direktisto Fabio Biondi honorita dum la 9-a Kongreso „Pollando Granda Projekto” per la medalo „Kuraĝo kaj Fidindeco”.
En la ampleksa E-komunuma segmento kun bedaŭro ni notas la forpason de d-ro Josef Kavka, honora membro de UEA, ISAE kaj ĈEA; ni raportas pri laŭvica sukcesa ĉelima renkontiĝo de polaj, ĉeĥaj kaj slovakaj esperantistoj sur la pinto de la monto Czantoria. Ni informas pri intensa E-kurso por universitataj lingvoinstruistoj el diversaj landoj, kiuj partoprenas kadre de Erasmus+ trejnadmobilecon por kunlaborantoj. La kurson organizitan de la Jagelona Universitato gvidos Maria Majerczak. Pri interesaj kursoj de Dennis Keefe en la franca Greziljono antaŭ kaj post la Lahtia UK ni informas fine.
Muzike ni memorigas fragmente du E-kantojn – „Homarano” de Alejandro Cosavella kaj „Lernu nun” de JoMo. Ambaŭ devenas el la KD-oj al kiuj kunlaboris Vinilkosmo.
Kulturtema informo kaj felietono estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. La programinformon ilustras la interreta foto de la longjara rendevuejo de polaj, ĉeĥaj kaj slovakaj esperantistoj, Czantoria. La elsendo troviĝas krome en jutubo ĉe la kanalo Espero2009:  https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D