Ludu

La 860-a E_elsendo el la 07.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Post la majaj laborvizitoj en Montrealo kaj Lahtio antaŭ nia mikrofono gastas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães. Ni ekscias pri laboroj rilate la Universalan Kongreson 2020 kaj informiĝas pri sciindaĵoj lige kun la 104-a en Lahtio kaj aparte, kiel de Helsinki atingi la kongresurbon.
Komencaj kulturkronikaj informoj koncernas apartan ekspozicion de nuntempa arto en Japanio, lige kun la 100-jariĝo de la polaj-diplomatiaj rilatoj; inter pluraj muzikaj eventoj en Varsovio apartan lokon havas Mozart-Festivalo, pri kiu ni informas sekve.
La E-komunumaj informoj ligiĝas kun la elekto de la nova estraro de la Pola E-Asocio kaj interesa hispana eldonaĵo „Donkiĥoto Poliglota”, en kiu estas loko ankaŭ por Esperanto (http://bidicam.castillalamancha.es/bibdigital/bidicam/es/catalogo_imagenes/grupo.cmd?path=1544204&interno=S&presentacion=pagina&posicion=208).
La akompananta nian programinformon interreta foto prezentas la frontpaĝon de „Donkiĥoto Poliglota”.
La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo. Aparte aŭdiĝas interparolo kun KKS, Clay Magalhães. La elsendo troviĝas krome en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D