Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Nombro de vizitoj


Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 860-a E_elsendo el la 07.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Post la majaj laborvizitoj en Montrealo kaj Lahtio antaŭ nia mikrofono gastas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães. Ni ekscias pri laboroj rilate la Universalan Kongreson 2020 kaj informiĝas pri sciindaĵoj lige kun la 104-a en Lahtio kaj aparte, kiel de Helsinki atingi la kongresurbon.
Komencaj kulturkronikaj informoj koncernas apartan ekspozicion de nuntempa arto en Japanio, lige kun la 100-jariĝo de la polaj-diplomatiaj rilatoj; inter pluraj muzikaj eventoj en Varsovio apartan lokon havas Mozart-Festivalo, pri kiu ni informas sekve.
La E-komunumaj informoj ligiĝas kun la elekto de la nova estraro de la Pola E-Asocio kaj interesa hispana eldonaĵo „Donkiĥoto Poliglota”, en kiu estas loko ankaŭ por Esperanto (http://bidicam.castillalamancha.es/bibdigital/bidicam/es/catalogo_imagenes/grupo.cmd?path=1544204&interno=S&presentacion=pagina&posicion=208).
La akompananta nian programinformon interreta foto prezentas la frontpaĝon de „Donkiĥoto Poliglota”.
La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo. Aparte aŭdiĝas interparolo kun KKS, Clay Magalhães. La elsendo troviĝas krome en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

3 komentoj al E_elsendo el la 07.06.2019

  • Paŭlo Sergio Viana skribis:

    Gratulon al la tuta laborgrupo pro unu plia vigla, aŭskultinda programo. Aparte gravaj estas intervjuoj kiel ĉi tiu kun Clay. Kiuj eventuale ne povos ĉeesti en Lahtio, tiu jam estas stimulita ŝpari por la Montreala UK en 2020! Certe ĝi estos rava sperto.

  • Aleksander Zdechlik skribis:

    Barbara
    Mi dankas pro informo pri la nova estraro de Pola Esperanto-Asocio. Mi gratulas al la novelektitaj gravuloj. Mi deziras al ili sukcesojn.
    Aleksander Zdechlik

  • Yasuo Tabuchi skribis:

    saluton,Barbara kaj stabanoj de pola-retradio! Koran dankon pro via arda laboro kaj pro via informo pri la eskpozicio en Japanio, lige kun 100-jarigxo de polaj-diplomitiaj rilatoj! Mi ne sciis ke cxi jaro ni gxuas 100 jara-datrevenon de dipolmitia rilato inter Pollando kaj Japanujo. Post Lahtia UK mi planas viziti Varsovion kaj resti tie dum 4 tagoj. Tiam mi vizitos la; cxu vi, Barbara jam revenos hejmen? Cxu la stacio funkcxias au ferias? Cxu mia vizito estas konvena?

    Pri UK , KKS, s-ro Clay alportis al ni utilan informon ; Ekzemple la trafiko… de Helsinko al Lahtio… Mi ege dankas Clay pro valora informo por vojagxanto, partoprenanto el fora lando!

    Koran dankon denove pro via sindonema laboro! Retradio estas fonto de kiu mi povas akiri energion! Dankegon kaj Gxis la!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.