Ĝuste ĉi-vendrede, la 28-an de junio pasas la 185-a datreveno de la aperigo de la fama pola epopeo „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz. Komence ĝi ne vekis entuziasmon de la publiko kaj nur post ĉirkaŭ 30 jaroj ĝi akiris la statuson de la artverko de la pola literaturo.  Kiel tian konis ĝin jam Antoni Grabowski, dank’ al kiu de 101 jaroj ekzistas la E-versio de ĉi tiu verko. En la „Enciklopedio de Esperanto” el 1933 ĉe la titolo de la poemo ni legas i.a. ke Grabowski, >Elektinte unu el la plej karakterizaj pecoj de la pola literaturo, liveris al ni mirindan ĉefverkon. Traduki ĉi tiun dekmilversan poemon estas titana laboro.< Kio tamen alkondukis al la entrepreno de ĉi tiu „titana laboro”. Eksplikon ni trovas en la artikolo, kiu antaŭ 60 jaroj aperis el sub la plumo de Stanisław Karolczyk en la 6-a numero de „Pola Esprantisto” el 1959. Verŝajne malmultaj estas niaj aŭskultantoj, kiuj povis legi ĉi tiun numeron, verŝajne multe pli estas tiuj, kiuj povis konatiĝi kun ĝi en la libro dediĉita al Antonio Grabowski de Zofia Banet-Fornal. La represo de la artikolo aperis en la dua eldono de ŝia libro. Mi citu ĝin el ĉi tiu fonto por plej verŝajne plejmulto de niaj aŭskultantoj. Ĝi estas titolita „D-ro Zamenhof kaj traduko de „Sinjoro Tadeo”. Sed ni reiru al la enciklopediaj notoj pri Antoni Grabowski, en kiuj Kaloman Kalocsay koncerne lian tradukan arton elstarigas precipe „Sinjoron Tadeon” en formfidela traduko. Li skribas i.a. en kunteksto de ĉi tiu verko, ke „ĉi lasta – do „Sinjoro Tadeo” – estas unu el la plej grandaj fortostreĉoj de la Esperanta traduk-arto, per ĝi Grabowski fariĝis la patro de la Esperanta poezio. – En ĉi tiu libro Grabowski estas kuraĝa evoluiganto de la poezia lingvo Esperanta. Frue li rekonis, ke lingvo, kiu pretendas havi poezion, ne povas esti vortmalriĉa, do li ne timis la enkondukon de novaj vortoj. Lia vorttrovemo estas plej ofte tre feliĉa: el la 209 neologismoj de „Sinjoro Tadeo” pli ol la duono eniris la Plenan Vortaron de SAT, kaj 25 iĝis de tiam oficialaj. – Ankaŭ cetere li estis kuraĝa tornisto de l’ lingvo, kelkaj liaj trovaĵoj (ekz. ĉi anstataŭ ĉi tiu, senpera verbigo de substantivoj, ablativa uzo de e-finaĵaj substantivoj ktp.) iĝis ĝenerale uzataj de la Esperantaj poetoj. Lia rimtrova preteco estas granda, li ofte uzas rimojn spritajn, majstras la versteknikon. (De li devenas la vorto adasismo por la sufiksrimoj). – Oni povus eble diri, ke li estas plie lingvo- kaj versartisto ol poeto, ke li ofte kontentiĝas je la forma solvo, lasante forgliti la pli intiman senton, ke lia lingvomajstreco ofte majstras ankaŭ lin mem kaj pro tio li kelkfoje lacigas – sed eĉ la plej severa kritiko devas eksilenti antaŭ pluraj partoj de „Sinjoro Tadeo” (la Tempesto, la Ĉaso, la Koncerto de Jankiel, la Litva Praarbaro ktp.), kiuj ĉiam apartenos al la plej belaj paĝoj de nia tradukpoezio” – fino de la citaĵo. „Sinjoro Tadeo” daŭre ravas havante firman lokon inter la lernejanaj legaĵoj, fariĝinte la heroo de la unua Tago de la Nacia Legado antaŭ sep jaroj. Jam tiam al la kampanjo aliĝis esperantistoj, kiuj legis en fragmentoj la verkon de Mickiewicz en la E-traduko de Antoni Grabowski tra la mondo. De kvin jaroj „Sinjoro Tadeo” troviĝas en la pola Landa Listo de Unesko-programo „La memoro de la mondo”.

El la elsendo 28.06.2019. Legas  Barbara – 9’39”