Ludu

La 852-a E_elsendo el la 11.05.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni invitas vin gesinjoroj al la nordorienta Pollando al la regiono Mazurio. Tie antaŭ 200 jaroj vivis kaj aktivis la heroo de nia felietono batalanta por la lingvaj rajtoj de ĝiaj loĝantoj Gustaw Herman Marcin Gizewiusz.
La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la pasinta 200-a naskiĝdatreveno de la pola komponisto, Stanisław Moniuszko. Muzike akompanas ĝin la ario de Armilzorganto el lia opero „La fantoma nobeldomo” en la plenumo de pola baritonulo, Remgiusz Kossakowski. Ĉi tiu arkiva surbendigo devenas el la 1959-a jaro. Plia kulturkronika informo koncernas la nunjarajn planojn savontajn en la regiono de Krakovo la ĉevojajn historiajn kapeletojn kaj aliajn malgrandajn kultolokojn.
En la E-komunumaj informoj ni sciigas pri i.a. baldaŭaj koncerto kaj enscenigoj de la opero „Sternenhoch” en Esperanto en la ĉeĥaj Frydek Mistek kaj en Ostrava. Ni informas krome pri la programo de la Internacia Kongresa Universitato en Lahti dum la 104-a UK en ĉi tiu urbo (https://uea.org/teko/iku/2019; https://uea.org/teko/Scienca_kafejo/2019).
La akompana al la programinformo foto prezentas la kreinton de la pola nacia opero Stanisław Moniuszko. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo troviĝas krome en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D