Ludu

La 851-a E_elsendo el la 07.05.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa programo ni proponas sekvi la intrigon de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Ĉi-marde aŭdiĝas ĝia 81-a fragmento.
La komencaj aktualaĵoj rilatas al opinisondadoj pri la preferata de poloj familimodelo, pri la pritakso de la pola membriĝo en la Unio kaj pri la stato de demokratio en Pollando.
La sciencbultena temo koncernas iom nekredeblan informon pri la saniga efiko de apenaŭ 20-minuta kontakto kun la naturo.
Hodiaŭ ni proponis por la komuna aŭskultado fragmenton de la kanto „Vento rozon”, el la KD „EsPo Bosniumas” kreiĝinta en kunlaboro inter Vinilkosmo kaj Espo Despo.
La akompana al la programinformo foto prezentas la ĉirkaŭantan nin naturon. La aktualaĵoj kaj la sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla krome en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D