La brazila tenorulo Matheus Pompeu akiris la unuan premion en la 4-a Internacia Operkanta Konkurso de Adam Didur en Bytom kaj Katowice (la suda Pollando). Temas pri la prestiĝa en la opera mondo konkurso kun 40-jara tradicio, kiu logis ĉi-jare al la rivalado 63 junajn kantistojn el dek kelkaj landoj de la mondo.  Ili prezentis tre varian repertuaron, en kiu aŭdiĝis komponaĵoj kreataj ekde la 16-a jarcento ĝis nun. La konkurso estas destinita por personoj malpli ol 32-jaraĝaj, ĉefe diplomitoj kaj studentoj de la muzikaj akademioj kaj universitatoj, lernantoj de la muzikaj lernejoj, operaj kaj muzikteatraj solkantistoj kaj membroj de profesiaj korusoj. Krom poloj  venis por ĝi junaj kantistoj el Aŭstralio, Belorusio, Brazilo, Ĉinio, Ĉeĥio, Kroatio, Libano, Litovio, Israelo, Rusio, Ukrainio kaj Usono. Ĝis nun okazis jam 10 konkursaj eldonoj, el inter kiuj kvar, inkluzive la nunan – havis plene internacian karakteron. La lasta konkurso okazis antaŭ 6 jaroj.   La patrono de la konkurso Adam Didur (1874-1946), unu el la plej renomaj basuloj el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, kantis i.a. en la milana La Scala kaj Metropolitan Opera en Novjorko. Li estis ankaŭ la unua direktoro de la opera teatro en Bytom, majstro de operscenoj, pedagogo kaj kreinto de la loka opera scenejo.

El la elsendo 19.04.2019. Legas Gabi – 1’49”