Ludu

La 849-a E_elsendo el la 30.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Viktor Lagutin el Rusio, kiu ekde novembro 2018 estas E-volontulo en Bjalistoko. Pri lia laboro tie, akiritaj spertoj, sed ankaŭ esperantistiĝo kaj pliaj planoj ni interparolas antaŭmikrofone.
La komencaj aktualaĵoj rilatas al la uniaj decidoj pri malpermeso de malsamkvalita produkto de la sama marko en diversaj uniaj landoj kaj pri la deviga (necedebla al la patrino) dumonata poreduka forpermeso de la uniaj patroj.
Nia sciencbultena temo prezentas opiniojn de arkoleogoj pri la efektiva kristaniĝo de la pola popolo en la kunteksto de la nova nacia festo pri la Bapto de Pollando (14.04)
Muzike ni memorigas kanton el la KD „Bjalistokaj Prezentaĵoj” eldonita lige kun la Universala Kongreso 2009, „La valso antaŭ la spegulo”.
La akompana foto prezentas la eniron en la kafejon Esperanto en Bjalistoko, kie okazas lingvokursoj, gvidataj ankaŭ de nia hodiaŭa interparolanto.
En la unuopaj rubrikoj de nia paĝo estas  paralele legeblaj kaj aŭdeblaj  aktualaĵoj kaj la sciencbultena temo.  En la rubriko Antaŭ nia mikrofono aŭdiĝas aparte la interparolo kun Viktor Lagutin. Nia elsendo troviĝas ankaŭ en la jutuba kanalo Espero2009 –  https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D