Ludu

La 841-a E_elsendo el la 02.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Komence de aprilo ni notas du datrevenojn. La 4-an de aprilo 2019 pasos la jubileo de la 60-jariĝo de la unua profesia E-Redakcio en la publika radiofonio, Pola Radio. Daŭrigante ĉi tiun tradicion ni, kiel Pola RetRadio, referencas al la jubileo. Unue ni alvokas kaj atendas kontribuajn rememorojn de tiuj, kiuj sian esperantistecon iam iel/iamaniere ligis ankaŭ kun la elsendoj de nia E-Redakcio de Pola Radio. Aliflanke reference al ĝia riĉa programa oferto, inkluzive kulturan kaj literaturan ni memorigas el nia arkivo la literaturan elsendon dediĉitan al unu el la teatraĵoj de Karol Wojtyła „Antaŭ la vendejo de la juvelisto”.
Tiu programero estis elektita nesenkaŭze. Hodiaŭ pasas la 14-a mortodatreveno de Johano Paŭlo la 2-a (Karol Wojtyła), la unua papo, kiu agnoskis kaj uzis Esperanton.
La akompana foto prezentas la afiŝon por iu el la spektakloj „Antaŭ la vendejo de juvelisto”.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D