Je naŭ novaj verkoj de Józef Mehoffer, pentristo reprezentanta la stilon Juna Pollando riĉiĝis la Nacia Muzeo en Krakovo. Donacis ilin la nepo de la pentristo  Wiesław Zadęcki. La 19-an de marto pasis lia 150-a naskiĝdatreveno. Tiuokaze la Pola Poŝto cirkuligis porokazan poŝtkarton kun lia tolaĵo „Ruĝa ombrelo” kaj poŝtmarkon kun lia aŭtoportreto el 1898. Ĉiuj laboraĵoj devenas el familia kolekto de la donacinto. Temas pri tri portretoj de lia patrino Halina, kaj unu de la patro Stanisław Zadęcki. Krome temas pri studaĵo de sacerdoto kaj virino por la vitraloj en la katedralo en Friburgo, kiujn li realigis en la jaroj 1895-1936. Inter novaj donacoj estas ankaŭ studaĵo de knabo por nerealigita friso ĉe la domo de la Societo de Amikoj de Belartoj, litografaĵo prezentanta la edzinon de la pentristo Jadwiga kaj studaĵo por la aŭtoportreto de la aŭtoro mem el 1937. Józef Mehoffer estis plurflanka kreanto – aŭtoro de grandaj monumentecaj dekoraĵoj por religiaj internoj, de vitraloj kaj polikromiaĵoj, tolaĵoj kaj projektoj de scenografio kaj aplikata grafiko – libroj, revuoj, afiŝoj.

El la elsendo 29.03.2019. Legas Tomek – 1’26”