La Muzika Akademio de Lodzo antau kelkaj semajnoj aperigis la habilitigan verkon de doktoro Marek Nahajowski „De Printz ĝis Forkel – la vizio pri la historio de la eŭropa muziko en la historiografio de la  18-a jarcento”. La elegante eldonita, detale pridokmunentita libro enhavas dulingvan resumon en la lingvoj angla kaj Esperanto. La libro estas aĉetebla laŭ mendoj telefonaj aŭ  elektronikaj ĉe la lodza Muzika Akademio. La aŭtoro prezentos ĝin aparte dum la planita por la komenco de marto internacia muzikologia konferenco en Lodzo. D-ro Marek Nahajowski estas esperantisto interesiĝanta ankaŭ pri la muzika kulturo de la E-komunumo, kiun senhezite li prezentas al la ekstera publiko dum diversaj muzikologiaj eventoj. Unu el ili estis la pasintjara 47-a Muzikologia Konferenco de la Asocio de Polaj Komponistoj pri „Pasinteco en muziko, muziko fronte al la tradicio”. Tiam d-ro Nahajowski prelegis pri la mezepokaj kantoj en la E-muzika kulturo.  Tiuj ĉi interesiĝoj kondukos lin baldaŭ esplorcele al  la Viena E-Muzeo kaj Hodler-Biblioteko en Roterdamo.

El la elsendo 01.03.2019. Legas Przemek – 1’27”