Ĉi-foje gesinjoroj ni invitas vin al malgranda vilaĝo en la sudokcidenta Pollando en la distriko de Bielsko-Biała – Bestwina [bjelsko-biaŭa – besfina]. Kondukis nin tien la informo, ke en la tiea preĝejo de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria-Virgulino estis malkovritaj fragmentoj de la malfrurenesancaj polikromiaĵoj el la 1597-a jaro. Ili troviĝis sub kelkaj farbotavoloj. Ovalaj bildokadroj estas ĉirkaŭe bele ornamitaj kaj inter ili etendiĝas enorme riĉa plantflorfrukta pejzaĝdekoraĵo kun abundo de neripetiĝantaj elementoj, pentritaj kun libero kaj elano. La malkovritaj post preskaŭ 400 jaroj pentraĵoj konservis fortajn, lumajn kaj intensajn kolorojn. Temas pri pliaj fragmentoj de la pli frue malkovritaj murdekoraĵoj en la antaŭaltara parto de la sanktejo, kiuj kune atestas pri tio, kiom firma estis la mezepoka maniero dekori la preĝejajn internojn fine de la 16-a jarcento. Tio estas jam la dua lastatempa malkovro en ĉi tiu preĝejo. Pli frue malantaŭ la 18-jarcenta retablo estis retrovita la malfrurenesanca etaĝa tomboŝtono de kastelestro de Oświęcim (osfjencin) kaj Krakovo Stanisław Myszkowski kaj lia edzino Jadwiga familie Tęczyńska [tenĉinska] vivintaj en la 16-a jarcento. Nun daŭras konservistaj laboroj pri la rekonstruo de la polikromiaĵoj en la preĝejo konstruita jam en la 12-a jarcento, kvankam  oni supozas, ke tie ekzistis paroĥo jam pli frue.  La unua mencio pri ĝi troviĝas en la dokumento el 1326 troviĝanta en la Vatikana Biblioteko „Liber rationis decinae sexennalis”. La origine ligna preĝejo estis alikonstruita kiel masonita en 1575 kaj ekde 1632 ĝi portas la aktualan nomon de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria-Virgulino. Bestwina mem estas unu el la plej malnovaj regionaj setlejoj en la riverbranĉaro de la rivero Biała (biaŭa) kaj povis ekzisti longe antaŭ la unua mencio. Ĝia nomo aperas en multaj pliaj dokumentoj. I.a. en la latingita formo de la malnovpola Besthwina la pola kronikisto Jan Długosz mencias ĝin en la jaroj 1470-1480 en „Liber beneficiorum dioecesis Cracoviensis”. Ĝis la 1-a dispartigo de Pollando en 1772 Bestwina troviĝis kadre de la pola Reĝolando, poste ĝi trafis en la aŭstran aneksoparton, Galicion.  En la 1824 Karol Ludwik Habsburg komencis konstrui tie palacon, kiu troviĝis en la manoj de Habsburgoj ĝis la 1944. En 1933 al Bestwina translokiĝis lia nepo Leon Karol Habsburg. Oni okazigis ĝisfundan renovigon de la palaco i.a. instalinte centran hejtadon, ŝanĝinte plankon kaj alkondukinte akvon kaj elektron. Leon Karol Habsburg mortis en 1939 kaj la palaco kaj bieno estis heredita de lia morganata edzino, grafino Maria-Kolthilda von Thuillières. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito la havaĵoj estis transprenitaj de gestapo, sed oni ne forpelis la familion. Tamen ĉar la grafino ne deklaris sin esti germanino ŝi ne ricevis kompenson. En 1944 pro la proksimiĝantaj rusaj trupoj Habsburgoj forlasis Bestwina tranlokiĝinte al Vieno. Post la milito la palaco estis naciigita kaj fariĝis la sidejo de la komunumaj aŭtoritatioj kaj krome plenumis aliajn taskojn. Ekde 1998 ĝi denove estas la sidejo de la Komunuma Oficejo de Bestwina plenumante ankaŭ reprezentan rolon okaze de  diversaj renkontiĝoj kaj solenaĵoj.

El la elsendo 15.02.2019. Legas  Barbara  – 5’05”