Ludu

La 829-a E_elsendo el la 19.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Per la kanto „Samideano” de Eterne Rima el lia samtitola KD eldonita de Vinilkosmo ni salutas kaj bondeziras al ĉiuj geaŭskultantoj kaj radioamikoj de nia programo lige kun la daŭranta Semajno de Internacia Amikeco.
En la elsendo ni interparolas kun nia redakcia kolego, Maciej Jaskot pri la nova formulo de la muzikfestivalo „Opera Rara” finiĝinta lastdimanĉe en Krakovo.
La komencaj aktualaĵoj rilatas al la pola-israela krizo kaj al la pasintjara proksimorienta konferenco en Varsovio. Aparta aktualaĵo notas la 546-an naskiĝdatrevenon de la mondfama pola astronomo Mikołaj Kopernik.
Niaj sciencbultenaj temoj traktas la novan manieron ŝpari la energion kaj nekonatan funkcion de diafragmo, kion pruvis polaj sciencistoj.
La akompana al la programinformo interreta foto prezentas bildon de pola pentristo Jan Matejko el 1871 „Astronomo Kopernik, alivorte interparolo kun Dio”.
La aktualaĵoj kaj sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D