Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Nombro de vizitoj


Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 824-a E_elsendo el la 01.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni denove proponas viziti konindan Pollandon invitante vin ĉi-foje al la suda Pollando kaj la tiea monto Ślęża. Ekde pratempo ĝi estis loko de kulto kaj ritoj, kaj sur kiu konserviĝis spuroj el la fora tempo. Nun ĝi rolas kiel turisma allogaĵo.
La kulturkronikaj informoj rilatas al la vizitinda Panoramo de Racławice-batalo en Vroclavo, al la kreita historia itinero en la Palaco de Branicki en Bjalistoko kaj al la Jaro de Vasa-regantoj solenota en Varsovio dum la tuta 2019.
La E-komunuma informo koncernas la lastajn 15 akirintojn de la Biblioteka Apogo de Bachrich-familio.
Muzike akompanas nin Esperanto Desperanto. Temas pri la kanzono „Feliĉe” el la KD „Brokantaĵoj” eldonita de Vinilkosmo.
La programinformon akompanas la interreta foto prezentanta la montopinton Ślęża, la heroon de nia felietono.
La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

3 komentoj al E_elsendo el la 01.02.2019

  • Jorma Ahomäki skribis:

    Dankon pro la programo la 1-an de februaro 2019. La reago de Anna Mocarska kaptis mian atenton. Iel mia aparato estas malforta kaj vocxo el Varsovio iomete silenta, sed tamen auxdebla. Jorma Ahomäki, Hurtinkatu 10, 20610 Turku

  • Marko Davis skribis:

    MI AMEGI Pola-retadio mi cxiam audas Kaj koredankon per mencii mian monon

  • Anna Mocarska skribis:

    Mi jam delonge aŭskultas Polan Retradion. Nun mi volas skribi kelkajn vortojn, mi kiel polino, pri kiu lando oni parolas en tiuj elsendoj.
    Mi devas diri, ke mi ne sekvas la polan gazetaron, nur kelkajn televidajn aktualaĵojn kaj mi volas konfesi, ke ĝuste en Pola Retradio mi ofte malkovras iajn tre gravajn aferojn koncernajn pri Pollando, pri kiuj mi nenien aŭdis. Danke al viaj elsendoj, mi ankaŭ malkovras en mia lando multajn interesajn lokojn, kiujn mi ankoraŭ ne konas, kaj mi povas refreŝigi mian memoron pri famaj poloj. Mi ankaŭ tre ŝatas informojn pri Esperantujo kaj ŝatas aŭskulti antaŭmikrofonajn gastojn.
    Dankon por via eble iomete malfacila,sed tre bona laboro!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.