Ludu

La 817-a E_elsendo el la 08.01.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ nia antaumikrofona gasto estas nia redakcia kolego, d-ro Maciej Jaskot, kun kiu ni interparolas pri la leksikono aperinta ankoraŭ en 2017 kies kunaŭtoro li estas. Temas pri Leksikono de aktiva frazeologio pola kaj ukraina.
En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la programo Eduki Saĝan Homon, kiun partoprenis 10 mil polaj lernantoj, pri nova erao en la israelaj-brazilaj rilatoj kaj pri „malŝparemo” de poloj rilate la pridonacadon de siaj infanoj.
En la sciencbultena temo ni parolas pri la kapablo de roboto rekoni homon rigardante ties okulojn.
La akompana interreta foto prezentas iun el multaj modeloj de homaspekta roboto reference al nia scienca temo.
Muzike ni memorigis la malnovan kanton de Kajto el ĝia KD „Procesio multkolora”.
La novaĵbultenaj informoj kaj sciencbultena estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D