Ludu

La 813-a E_elsendo el la 11.12.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Niaj komencaj aktualaĵoj rilatas al la lastatempaj eventoj en Francio, al la Pakto de Migrado de la Unuiĝintaj Nacioj kaj judaj organizaĵoj en Pollando, kiuj okaze de Hanuko reesprimis la deziron, ke en Pollando reinstaliĝu juda komunumo.
Ni prezentas la mesaĝon de UEA lige kun la Tago de la Homaj Rajtoj.
La sciencbultenaj temoj rilatas al la lastaj esploroj pri la kerno de la Tero kaj pri poloj dependigitaj de la Interreto.
La elsendon finas raporto de d-ro Marek Nahajowski pri lia E-rilata temo dum la novembra Internacia Muzikologia Konferenco en Bydgoszcz.
Muzike ni memorigas malnovan registraĵon de Päivi Paunu, kiu kantas la komencajn artikolojn de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj la poemon de Ludoviko Zamenhof „Ho’ mia kor’” en la plenumo de József Dinnyés.
La akompana interreta foto de nia programinformo prezentas la kristnaskan ornamon de la Kastela Placo en Varsovio.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D