Ludu

La 812-a E_elsendo el la 07.12.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia komenca kulturkroniko enhavas informon por Pollando tre gravan, nome en la Listo de la Nemateria Kulturheredaĵo de Unesko ektroviĝis la unua objekto el nia lando. Tio estas Kristnaskaj Kripetoj el Krakovo. La alia informo rilatas al la ekspozicio pri Adam Mickiewicz kaj lia poemo „Sinjoro Tadeo” en Vilno.
Ĉiuj medioj de la E-komunumo preparas sin al Zamenhof-tago. Ni informas pri du tiurilataj eventoj en Hispanio kaj unu en Portugalio.
Nia nunsemajna Leterkesto riĉas per reagaj mesaĝoj kaj komentoj, sed krome kadre de ĝi ni adiaŭas nian fidelan francan aŭskultantinon Ginette Martin, kun kiu ni renkontiĝis persone la lastan fojon dum la Lisbona UK. En la fino audiĝas nia lasta antaŭmikrofona interparolo surbendigita dumkongrese.
Muzike akompanas nin Flavio Fonseca per la kanzono „Jam temp’ está” el la KD „Simbiozoj”.
La akompana interreta foto prezentas la nunjarajn Kristnaskajn Kripetojn en la konkurso sur la Foirplaco de Krakovo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D