Ludu

La 811-a E_elsendo el la 04.12.2018 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa elsendo ni denove referencas al la interparoloj faritaj dum la Lisbona UK, prezentante la antaŭmikrofonan renkontiĝon kun Miguel Gutiérrez Adúriz – la sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, eldonisto, verkisto, membro de la tiel nomata Iberia Skolo konata ankaŭ kiel Liven Dek. Kroman atenton ni donas en la intreparolo al la gvidataj de li en jutubo kulturtemaj kanaloj inkluzive de la ĉefa Ekstremoj.
En la komencaj aktualaĵoj ni parolas pri la pasanta hodiaŭ minista festo Barbórka kaj pri la komenciĝinta hieraŭ en Katowice internacia klimata konferenco COP24. Ni referencas al la alvoko de la Eŭropa Komisiono, ke ĉiuj uniaj landoj subskribu UN-pakton pri migrado kaj informas pri la starpunkto de francoj al la enmigrado baze de laste aperinta enketo.
La sciencbultena temo rilatas al plia progreso en la prilaborado de la vortaro de la pola gesta lingvo.
Muzike akompanas nin jOmO per „Valso de la ministoj” el lia KD „jOmO Okcitanas” eldonita de Vinilkosmo.
La akompana interreta foto de nia programinformo prezentas polajn ministojn en paradaj uniformoj dum Barbórka-festo.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D