En Varsovio dum la tuta monato ĝis la 28-a de novembro daŭras la 5-a Internacia Festivalo de Ignacy Jan Paderewski. La organizantoj de la festivalaj eventoj celis nunjare revenigi al Varsovio la memoron pri epokfaraj atingaĵoj de la komponisto. Tie ĉi nome la artisto pasigis sian junecon kaj plurfoje al Varsovio estis revenanta ne nur kiel pianisto kaj komponisto, sed ankaŭ kiel ŝtatviro, elstara politikisto, filantropo, modelo de polo-patrioto. La festivalon inaŭguris Simfonio Si-minora, nomata ankaŭ „Polonia” de Paderewski, difinata kiel lia plej patriota komponaĵo. La festivalaj koncertoj estas okazantaj en la renomaj salonoj de  la Nacia Filharmonio, Koncerta Studio de Lutosławski, Łazienki-parko, Universitato de Frederiko Chopin kaj Reĝa Kastelo. Akompane al la festivalo estis prezentata  i.a. dokumenta filmo „Paderewski – homo de agoj, sukceso kaj famo”.

El la elsendo 23.11.2018. Legas Maciek – 1’05”