Ludu

La 804-a E_elsendo el la 09.11.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia komenca ampleksa kulturkroniko enhavas informojn ligitajn kun la proksimiĝanta 11.11.2018 – kiel 100-jariĝo de la fino de la 1-a mondmilito kaj kiel la 100-a datreveno de la regajno de suvereneco fare de Pollando. La informoj koncernas konferencon pri la 100-jariĝo de la balotrajtoj de polinoj; la jam funkciantan ekspozicion en la Muzeo de la Reĝa Łazienki-parko pri polaj ordenoj kaj distingoj; la apartan eventon, kiu estas malfermo de la Ora Kapelo por la publiko en Poznano la 11-an de novembro kaj solenan koncerton en Parizo en la 100-a datreveno de la finiĝo de la 1-a mondmilito, en kiu gravan rolon plenumos polaj muzikistoj el Bytom.
Niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas la aŭtoroj de la biografia leksikono „Nia Diligenta Kolegaro” aperinta jarkomence, Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.
Krome la E-komunumaj informoj rilatas al la provizora programo de la semajnfina GRUPE-22 en Gliwice kaj al la anonco de E@I invitanta al kunlaboro volontulojn (evs.ikso.net).
En la programo aŭdiĝas fragmente la kanzono kreiĝinta en Polaj Legioj dum la 1-a mondmilito pri la „Grizuniforma infanterio” batalanta por libera Pollando.
La programinformon akompanas foto bildiganta volbon de la Ora Kapelo en Poznano, malfermota vizite por la publiko la 11-an de novembro, en la 100-a datreveno de la regajnita suvereneco de Pollando.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D