Ludu

La 797-a E_elsendo el la 16.10.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Post iom longa periodo, en kiu en niaj elsendoj dominis sondokumentoj, ni revenas ankaŭ al prezento de E-literaturo. Hodiaŭ ni proponas la 73-an fragmenton de la romano de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
Niaj aktualaĵoj rilatas al la pola vetoo en la Konsilio de la Eŭropa Unio, kaj al la 40-a datreveno de la elekto de Kardinalo Karol Wojtyła – la papo de la Romkatolika Eklezio, alpreninta la nomon Johano Paŭlo la 2-a.
La esploroj pri la artefaita inteligenteco konkeras sciencistajn laborejojn. Hodiaŭ ni parolas pri tri novaj rilataj centroj, kiujn establis la korea Samsung.
Muzike akompanas nin la kanzono de „Dolchamar” el ĝia KD Rebela Sono, „Ni, ĉiuj ni” eldonita de Vinilkosmo.
La akompana al la programinformo foto prezentas la historian scenon, kiam sur la balkono de la Baziliko de la Sankta Petro, la 16-an de oktobro 1978 aperis nova papo, Johano Paŭlo la 2-a. Tiu ĉi papo kiel la unua publike uzis Esperanton.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253DRetRadio_16.10.2018_mardo_797