Ludu

La 795-a E_elsendo el la 09.10.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas prof-ino Ilona Koutny, kun kiu ni interparolas pri la aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj, pri ilia historio, sed krome pri ŝiaj revoj, planoj kaj esperoj en la kunteksto de baldaŭ transprenota de ŝi FAME-premio de la urbo Aalen, Germanio.
La komencaj aktualaĵoj koncernas sciencan konferencon en Pollando kaj Hungario dediĉitan al la signifo de papo Johano Paŭlo la 2-a por la politikaj transformiĝoj en la ŝtatoj kaj eklezioj de la Centra Orienta Eŭropo. La sekva informo rilatas al la dediĉo de la Paca Nobel-premio fare de ĝiaj nunjaraj laŭreatoj, favore al virinoj, viktimoj de la militperforto.
Nia sciencbultena temo ĉi-semajne rilatas al la signifo de meditado je la cerbofunkciado.
Muzike ni prezentis la fragmenton el la aŭtora koncerto de Georgo Handzlik el la lasta ARKONES en Poznano, dum kiu li kantis kun sia filino, Dominika i.a. pri la Verda Fortuno.
La akompana al la programinformo foto prezentas prof.-inon Ilona Koutny ĉirkaŭitan de studentoj.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D