Ludu

La 794-a E_elsendo el la 04.10.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Ĉi-semajne red. Barbara Pietrzak gastas dum la 26-a Internacia Semajno de la Kulturo kaj Turismo en la kataluna Salou, Katalunio, dum kiu ŝi estis distingita per la premio „Ada Fighiera-Sikorska” pro sia longdaŭra kaj plurflanka E-laboro. Pri la tradicioj kaj la nuno de la Semajno ŝi interparolas antaŭmikrofone kun Rosa Lopez, la aktuala ĉeforganizanto de la aranĝo.
La komencaj aktualaĵoj rilatas al la donitaĵoj de la Eŭropa Statistika Oficejo Eurostat pri la konsumado de ĉokoldado en la Unio kaj Pollando, pri la pola-finna kosma kunlaboro, kaj pri novkreiĝanta centro de la Konfucea Instituto en Krakovo (la suda Pollando).
En la fino de la elsendo aŭdiĝas nia sciencbultena temo, kiu koncernas la ĉirkaŭpreĝejan medion kiel vivejon de varispeciaj birdoj.
Muzike ni memorigas la kanzonon de KTP „La aventuro” el ĝia KD „Plaĉas al mi” eldonita kun Vinilkosmo.
La akompana al la programinformo foto prezentas la transdonon de la premio Ada Fighiera Sikorska fare de Rosa Lopez al red. Barbara Pietrzak.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D