Dum la tuta semajno en la Ŝekspira Teatro de Gdansko (la norda Pollando) daŭris Ĉina Semajno, kiun partoprenis 80 artistoj el Ĉinio. En la programo estis prezentitaj kvar spektakloj, inkluzive de Kunqu, unu el la plej malnovaj formoj de ĉina opero, ekspozicioj kaj filmprezentoj. La Ĉina Semajno, kreiĝinta dank’ al la kunlaboro de la gdanska teatro kun la aŭtoritatoj de  Ŝanhajo,  por la unua fojo proksimigis al la gdanskanoj ĉinajn tradiciajn kaj modernajn artojn same adresitajn al plenkreskuloj kiel ankaŭ infanoj. Unu el la plej grandaj atrakciaĵoj estis la spektaklo de la opero Kunqu „Mi, Hamleto”,  en kiu artisto Zhang Jun – plenumis kvar rolojn de Hamleto, Ofelia, La Spirito de la Patro kaj Sepultanto. Zhang Jun estis en 2011 proklamita kiel Artisto por Paco de Unesko.  Se temas pri aliaj spektakloj de ŝanghajaj artistoj la tiea pupteatro prezentis la spektaklon „La magio de pupoj”. Centro de la Dramartoj enscenigis la spektaklon „Blanka serpento”, rakontantan en moderna maniero pri la tradicia legendo de la Dinastio Tang – dum Danclernejo pretigis la spektaklon „La Vespero de la Tri Reĝoj”.

El la elsendo 19.10.2018. Legas Maciek – 1’26”