Ĝis la jarfino en la centro de Romo funkcias ekspozicio dediĉita al memoraĵoj ligitaj kun la papoj el la lastaj ducent jaroj kaj iliaj personaj objektoj. La ekspozicion ĉe Borgo Vittorio proksime al Vatikano organizis privata kolektanto kaj aŭtoro de libro pri Johano Paŭlo la 1-a, Ivan Marsura. Inter la objektoj troviĝas tabakujo de Leono la 13-a, pantofloj de Pio la 7-a, plumoj, dokumentoj, aŭtografoj. Inter ĉi lastaj estas folio kun la aŭtografo de Pio la 7-a, kiu erare subskribis ĝin kiel Pio la 6-a.  Inter objektoj ligitaj kun Pollando estas gazo kun sango de sankta Johano Paŭlo la 2-a kaj la itala-pola vortaro de Paŭlo la 6-a. La beata Paŭlo la 6-a kiel juna sacerdoto laboris en la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento en la apostola nunciejo en Varsovio. Dum sia tuta pontifikado siajn bondezirojn li ĉiam direktis ankaŭ en la pola lingvo. En 1966 li planis veni por la Miljariĝo de la Bapto en Pollando al Częstochowa, kion ne ebligis komunistaj aŭtoritatoj. La memoraĵoj en la roma ekspozicio estas parto de pli ol 400-objekta kolekto, el kiu Ivan Marsura planas krei Muzeon de Papoj en Padovo.

El la elsendo 14.09.2018. Legas Maciek – 1’25”