120 artistoj anoncis sian partoprenon en la unua Internacia Muzika Konkurso de Karol Szymanowski okazonta inter la 10-a kaj la 23-a de septembro 2018 en Katowice. Oni alsendis por ĝi ĉirkaŭ 100 komponaĵojn. La konkurso celas firmigi en la publika konscio la figuron de la pola komponisto kaj lia kreado. La anonciĝinaj artistoj rivalas en kvin kategorioj: fortepiano, violono, kanto, arĉkvarteto kaj komponaĵo. La konkurson organizas la Nacia Simfonia Orkestro de la Pola Radio en Katowice kun la subteno de la pola Kulturministerio, laŭ kiu tiu nova konkurso sur la pola muzika mapo fariĝos aldona  prestiĝa evento. Inter la subtenantoj de la nova konkurso troviĝas ankaŭ Pola Radio, Muzika Akademio de Karol Szymanowski en Katowice, Muzika Societo de Karol Szumanowski en Zakopane kaj Katowice, kiu ekde 2015 apartenas al la Kreaj Muzikurboj de Unesko. Szymanowski (1882-1937) estis komponisto, pianisto kaj muzika kritikisto, reprezentanto de Juna Pollando. Li komponis kelkdek komponaĵojn solistajn, ĉambrajn, simfoniajn, voĉ-instrumentajn. Lia verkoj eniris la mondan muzikrepertuaron,  estas plenumataj kaj surbendigataj de la plej bonaj mondfamaj artistoj.  Karol Szymanowski estas taksata apud Frederiko Chopin kiel plej elstara pola komponisto.

El la elsendo 07.09.2018. Legas Tomek – 1’33”