La argentina kaj vjetnama pianistoj  Nelson Goerner kaj Dang Thai Son ricevis en septembro la polajn Orajn Medalojn „Meritiĝinta por la Kulturo Gloria Artis”. Dum la solenaĵo – kiun partoprenis la reprezentantoj de la pola kulturministerio, de la argentina kaj vjetnama ambasadoj – la direktoro de la Nacia Instituto de Frederiko Chopin – reliefigis la profundan interesiĝon de ambaŭ distingitoj pri la pola kulturo. Tio,  lige kun ilia brila talento, eksterordinara impresiĝemo kaj elstara arta interpreto ebligas difini ilin la plej bonaj ambasadoroj de la pola muziko kaj de poleco en la plej bona signifo de la vorto. Nelson Goerner apartenas al la plej elstaraj pianistoj de sia generacio. Li studis en konservatorioj en Buenos Aires  kaj en Ĝenevo. Li estas venkinto de la Piankonkurso de Ferenc Liszt en Buenos Aires (1986) kaj de la piankonkurso en Ĝenevo en 1990. Nelson Goerner regule ludas kun renomaj orkestroj en la plej grandaj koncertaj salonegoj de Eŭropo, Japanio kaj ambaŭ Amerikoj. Ekde 1995 li ĉiujare vizitas Pollandon kaj estas konstanta gasto de la Festivalo „Chopin kaj lia Eŭropo”. Por la Nacia Chopin-instituto Nelson Goerner faris multajn surbendigojn, i.a. per epokaj instrumentoj en la serio „The Real Chopin”,  akirinte pro tio „Diapason d’Or”. En la jaroj 2014-2017 li estis membro de la Programa Konsilio de la Nacia Chopin-instituto.

Dang Thai Son estas la unua azia pianisto, kiu en 1980 akiris la 1-an premion en la Internacia Konkurso de Frederiko Chopin en Varsovio kaj unu el la plej elstaraj nuntempaj muzikistoj. Komence li lernis fortepianludon sub la gvido de sia patrino daŭriginte sekve la muzikajn studojn en la moskva konservatorio.  Li ludas kun la plej renomaj orkestroj kaj direktistoj en la plej famaj koncertejoj de la mondo. Ankaŭ Dang Thai Son estas konstanta gasto de la festivalo „Chopin kaj lia Eŭropo”. La Nacia Chopin-instituto eldonis kelkajn albumojn kun liaj surbendigoj de Chopin-muziko kaj diskon dediĉitan al la kreado de Ignacy Jan Paderewski. Dang Thai Son gastlekcias en la montreala universitato kaj ekde nuna jaro gvidas okupojn en Oberlin Conservatory of Music en Usono. Dang Thai Son estas ĵuriano de multaj prestiĝaj piankonkursoj.

El la elsendo 28.09.2018. Legas Tomek – 3’32”