Ludu

La 792-a E_elsendo el la 25.09.2018 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa programo ni renkontiĝas kun la ĉeforganizinto de la 34-a eldono de la Internaciaj Konfrontoj en Esperanto, ARKONES en Poznano, Tobiasz Kaźmierski. La evento okazinta lastsemajnfine i.a. omaĝis la figuron de la forpasinta jarkomence Paweł Janowczyk, longjara pola E-aktivulo, kiu ekde la komenco estis ligita kun ĉi tiu cikla aranĝo, kiu en 2010 estis distingita per la premio de Grabowski-fondaĵo.
Niaj aktualaĵoj informas pri la nova statuso de Pollando sur la internacia areno, kiu estas membriĝo en la klubo de evoluintaj landoj kaj pri enorma nombro da israelanoj, kiuj akiras la polan pasporton. La laŭvica informo rilatas al naturfenomenoj kaj pli frua forflugo de cikonioj.
Birdoj, la trudaj kolumpsitakoj, estas la ĉefherooj de nia sciencbultena rubriko.
Ĝis la fino de septembro eblas ankoraŭ kontribui al la Esperanta Literatura Konkurso “Hristo Gorov” per rakonto aŭ eseo. Konkursaĵojn oni sendu al modest@abv,bg aŭ per tradicia poŝto adresita al Georgi Mihalkov, Sofio 1229, “Vrabnica” 1, bl. 529 vh. A et. 9 ap. 33, Bulgario.
Muzike nian elsendon akompanas koncertaj surbendigoj el Arkones 2018. Kantas Jogailė Čojūtė kun la korea teamo dum la koncerto „Pacon Kune” kaj Georgo Handzlik kun la filino Dominika.
La akompana elinterreta foto prezentas la forflugantajn cikoniojn, kiujn ni esperas revidi en marto 2019.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D