Ludu

La 790-a E_elsendo el la 18.09.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas la renkontita dum la Lisbona UK d-ro Keyhan Saydapour el Irano, kun kiu ni parolas pri la E-movado en ĉi tiu lando kaj pri kelkaj planoj el inter kiuj, ekzemple la nova sidejo de Irana E-Asocio jam fine de aŭgusto ekfunkciis.
Nia komenca aktualaĵo rilatas al la hodiaŭ finiĝanta en Bukareŝto debato de la 12 landoj de la Trimara Iniciato, kies gvidideo estas firmigo de la eŭropa kaj transatlantika kunlaboro inter la uniaj landoj en la regiono de Adriatiko, Baltiko kaj la Nigra Maro. Krome ni memorigas la pasintan hieraŭ datrevenon de la invado de Sovetunio kontraŭ Pollandon en 1939, kiu ŝanĝis la sortojn de la 2-a mondmilito.
Niaj sciencbultenaj temoj rilatas al neŭromatematiko en iu el polaj lernejoj, al akirita Ora Medalo pro la pola inventaĵo BioKer kaj al kleriga nivelo de viroj kun la familia edzinnomo.
Muzike akompanis nin brila koncerta plenumo de „Ekvadora prokuroro” fare de Dominika Handzlik el la lisbona koncerto „Filino kaj la Patro – Koncerto de Dominika kaj Georgo Handzlik”. Tiu koncerto estos ripetita dum ARKONES en Poznano, la 22-an de septembro 2018.
Nian programinformon akompanas la kovrilpaĝo de la ĵus aperinta numero de „Irana Esperantisto” (http://www.espero.ir/revuo/IE-26.pdf).
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D