Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 782-a E_elsendo el la 21.08.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia laŭvica, kvina raporto kun la sondokumentaj scenoj pri la trapaso de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono – sendata jam postkongrese el Varsovio – referencas komence al kroma programero, kiu dum la 103-a UK ricevis novan formaton. Temas pri la iama Oratora Konkurso por esperantistaj junuloj, kiu nun ne nur ricevis novan titolon „Junulara Konkurso pri Publika Parolado”, sed krome al oratora elpaŝo pri antaŭdifinita temo aldoniĝis du kromaj konkursobranĉoj pri la provo improvizi kaj pri la oratora duelo laŭ lotumado de temoj ĉe la prezida tablo, ĉe kiu deĵoris Sara Spanò. Ĝuste ŝi, kiel estrarano pri kulturo kaj kongresoj, klarigas al ni la esencon de la ŝanĝoj. Krome ni prezentas du sonscenojn pri la du novaj konkursbranĉoj, en kiuj aŭdiĝas la „oratorado” de la gajninto de la unua premio Hans Becklin el Usono. Eĉ se la Junulara Konkurso estis multnombre frekventita, nesupereblan popularecon ĝuis la kongresa libroservo sub la gvido de Ionel Oneț. Tamen ne lin ni gastigas antaŭ nia mikrofono, sed iun el la klientoj, kiu samtempe kun mi vizitis la salonon. Temas pri Jukka Pietiläinen el Finnlando. Muzike ni referencas al la koncerto de Georgo Handzlik kaj lia filino, Dominika Handzlik, kiuj dum sia lisbona koncerto kantis la E-version de la kanzono „Kometo” de Jaromír Nohavica. La akompana foto prezentas la infanojn el la Infana Kongreseto, kiuj dum la Solena Fermo venis por saluti la kongresanojn de la 103-a UK.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

2 komentoj al E_elsendo el la 21.08.2018

  • Paulo Sergio Viana skribis:

    La raportoj pri la Universala Kongreso estas tre bonaj, eĉ por tiuj, kiuj surloke partoprenis. La kvanto kaj samtempeco de programeroj ne permesas, ke oni ĉeestu ĉion. Mi maltrafis kun bedaŭro la novan konkursoformulon pri publika parolado, improvizado kaj publika diskutado, por junuloj. Kaj mi estas tre ĝoja pro ĝia sukceso. Estis plezuro aŭskulti la venkinton!
    Aliflanke, mi ankoraŭ ne aŭskultis raporton pri “aŭtora duonhoro”, kiu ŝajnis al mi bonega programero en la kongreso. Ĉu vi trafis almenaŭ unu el tiuj duonhoroj? Mi supozas, ke ankaŭ al vi estis malfacile trafi ĉion interesan!

  • Bruce Crisp skribis:

    Dankon pro la tre bonaj sonraportoj el Varsovio pri la 103-a Universala Kongreso. En la elsendo de la 21-a de aŭgusto, la programeroj pri la oratoraj konkursaĵoj estis aparte aŭskultindaj. Same pri la tre interesa interparolo kun Jukka Pietiläinen. Mi krome dankas pro la diversaj fotoj de la lastatempaj elsendoj. Entute, la elsendoj estas tre valoraj — kaj nuntempe kaj ankaŭ kiel postaj arkivaĵoj pri la UK. Estas des pli bone, ke la programoj troviĝas ankaŭ en Jutubo. Mi rimarkas, ke lastatempe la fotoj kaj ligiloj al Jutubo aperas tre rapide. Do, dankon ankaŭ pro tio!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.