Ludu

La 771-a E_elsendo el la 17.07.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– La hodiaŭa gasto de nia elsendo estas la prezidanto de Hispana E-Federacio, Tonjo del Barrio, kun kiu ni interparolas pri la semajnfine komenciĝontaj en Madrido 77-a Hispana Kongreso de Esperanto kaj 51-a ILEI-kongreso, kroman atenton donante al la kunlaboro de HEF kun Hispana Universitato por Neĉeesta Edukado (UNED). https://canaluned.es/video/5b430ba0b1111f1f668b456a
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la donitaĵoj pri senlaboreco en la Unio kaj en Pollando; al la eksterlandanoj studantaj kiel stipendiitoj la polan lingvon kaj kulturon en Toruno.
– La sciencbultena temo estas dediĉita al la donitaĵoj pri la malkreskanta kvanto de oksigeno en la ĉebordaj akvoj de Baltiko.
– Muzike ni memorigas fragmente la kanzonon de Kajto „Ŝipestro Tabako”, kiu ankaŭ prezentiĝos en la programo de la proksimiĝanta 77-a Hispana Kongreso de Esperanto. La kanzono devenas el la KD „Procesio multkolora”
– Nia programrilata interreta foto prezentas panoramon de Baltiko lige kun la hodiaŭa sciencbultena temo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D