125 malnovpresaĵoj, inter kiuj 13 eldonitaj ĝis la fino de la 1500-a jaro,  estas rigardeblaj ĝis la mezo de julio en la Nacia Muzeo en Vroclavo. Inter tiuj ĉi eksponaĵoj la plej malnova estas Dekreto de Graciano publikigita en Starsburgo en 1472 de Heinrich Eggenstein. Temas pri la unua prezento de la plej valoraj objektoj el la kolektoj de la muzea biblioteko en ĉi tiu urbo. Inter ili troviĝas la Bilblio eldonita en Lepsiko en 1544, kun enkondukaj tekstoj de sankta Hieronimo kaj de Erasmo el Roterdamo kaj la ilustrita i.a. de Luko Cranach Pli Juna instrulibro de violonludo „Provo de ĝisfunda violonstudo” de Leopold Mozart, la patro de Wolfgang Amadeus. Inter la presaĵoj troviĝas diversaj eldonaĵoj de la Biblio, verkoj de la antikvaepokaj klasikuloj, publikaĵoj dediĉitaj al historio, arthistorio, matematiko, astronomio, medalarto, medicino.  Estas prezentataj ankaŭ „La vroclavaj mesaloj” el 1483 kaj 1499 eldonitaj en Majenco fare de iu el la metilernantoj de Gutenberg. Atenton meritas ankaŭ „Teutsche Akademie der edlen Bau-, Bild- und Mahlerei-Kuenste” – la monumenteca verko de Joachim von Sandrart, enhavanata pli ol 400 grafikaĵojn kaj konsiderata la plej bela libro de sia epoko. Inter la plej valoraj eksponaĵoj troviĝas ankaŭ la verko de Georg Hayer „Breslische Schutzen…”. Eldonita en 1613 ĝi enhavas unikajn, mane pentritajn de la du vroclavaj pafistaj fratularoj, kuprogravuraĵojn de gemoj.

El la elsendo 08.06.2018. Legas Tomek- 1’48”