Ekde kelka tempo en la Ŝtata Etnografia Muzeo en Varsovio funkcias konstanta ekspozicio dediĉita al la korea kulturo. Kompare kun aliaj landoj de la Fora Azio la koreaj kulturo kaj arto estas malofte prezentataj en Eŭropo. Tio estas la motivo de la varsovia muzeo proksimigi la tradiciojn kaj kutimojon de ĉi tiu lando. Ĝis nun en la varsoviaj ekstereŭropaj kolektoj troviĝis apenaŭ dekkelkaj eksponaĵoj ligitaj kun Koreio. Dank’ al la konstanta ekzpozicio la varsovia korea kolekto fariĝis la plej granda en Pollando. Plej multaj objektoj estis aĉetitaj en la privata artgalerio de la ĉina arto kaj metio en Frankfurto ĉe Majno, unuopaj objektoj devenas ankaŭ el iu torina artgalerio.  En plimulto temas pri koreaj mebloj kaj hejmaj akcesoraĵoj el la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Krom mebloj faritaj kun eksterordinara precizeco – reliefiganta la belecon de la lignostrukturo – kun fajnaj ornamelementoj, samtempe funkciecaj, estas lignaj presmatricoj el la fama korea sanktejo en Haein sa [ha-in-sa]. La kolekton kompletigas eksterordinaraj malnovaj ceramikaĵoj „celadonoj” kovritaj per diafana glazuro kun verdeca, griza aŭ blueca koloroj, iliaj nuntempaj imitaĵoj kaj iamaj argilaj ujoj. En la varsovia Korea Artgalerio eblas rigardi la replikon de la tradicia korea domo, „hanok” kun divido je du spacoj – vira kaj virina. Tiu divido ligiĝas kun iliaj roloj en la socio kun patriarka karaktero de la familio. La prezentata hanok enhavas tipajn dekorelementojn redonante la karakteron de la tradicia korea domo kaj reliefigante ĝian apartecon ligitan kun la vivfilozofio de koreanoj.

El la elsendo 23.06.2018. Legas Gabi – 2’12”