En la loko Wielka Nieszawka komencis funkcii la unua en Pollando subĉiela muzeo, kiu sur la areo de 5 hektaroj, proksimigas la setiĝadon de la menonitaj enmigrintoj el Frizio kaj Malaltaj Landoj. Jam en la 17-a jarcento loĝis tie iliaj reprezentantoj kaj ĝis la fino de la 2-a mondmilito Wielka Nieszawka estis unu el la plej gravaj centroj de ĉi tiu socio en Pollando.  La novestablita Etnografia Muzeo en  la kujavia-pomeria vojevodio funkcias kiel filio de la Etnografia Muzeo en Toruń, kies laborantoj baze de pluraj restintaj memoraĵoj decidis protekti la menonitan historion kaj kulturon. La objektoj en la Parko devenas el la 18-a kaj 19-a jarcentoj kaj estas la plej valoraj konserviĝintaj ekzemploj de la arktiekturo karakteriza por la menonitaj enmigrantoj. Temas pri tri mastrumejoj kun 6 renovigitaj kontruaĵoj destinitaj por la loĝado kaj kamparana mastrumado. Kun zorgo estis rekretitaj elementoj de la tiel nomata malgranda arkitekturo, kiel terkeloj, putoj, palisaroj kaj elementoj de la panorama arkitekturo. La solenaĵon de la inaŭguro de la Parko – meze de majo – partoprenis la nederlanda ambasadoro en Pollando, kiu en siaj salutvortoj bonvenigis la nederlandeskan etoson de la loko kaj samtempe reliefigis interesan, plurjarcentan historion de la rilatoj de Nederlando kun Pollando. La inauguro de la Etnografia Parko okazis kadre de la Eŭropa Jaro de la Kultura Heredaĵo 2018.

El la elsendo 01.06.2018. Legas  Maciek – 1’38”