Ludu

La 766-a E_elsendo el la 29.06.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– En la hodiaŭa felietono el la ciklo Koninda Pollando ni proponas viziton en la Kastelo de Gołuchów, en la Poznana regiono. Temas pri unu el la plej belaj objektoj en Pollando funkcianta kiel muzeo dank’ al la iniciato de ĝia 19-jarcenta posedantino, princino Izabella Czartoryski-Działyński. Elektitaj eksponaĵoj el ĝia kolekto estas nun ekspoziciataj en la Nacia Muzeo de Poznano.
– La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas la finiĝantan en Varsovio ekspozicion de leteroj de Frederiko Chopin, la 10-jariĝon de la rekreita Orkidejo en la Kastelo de Łańcut (la sudorienta Pollando) kaj la 1918 muzeajn edukeventojn en la regiono de Krakovo lige kun la 100-jariĝo de pola sendependeco akirita en la 1918-a jaro.
– La komunuma parto de la elsendo enhavas informojn pri la rezultoj de la franca poezikonkurso, en kiu nunjare la unuan fojon eblis partopreni uzante Esperanton, pri nova ZEO en Hispanio kaj fine pri la jama ebleco aliĝi al la mimozsezona Meditereanea Semajno en Les Issambres, Francio en marto 2018.
– Tra la elsendo aŭdiĝas la kanzono de Ramona van Dalsem „La mondo ne estas florĝardeno”.
La akompana interreta foto prezentas la silueton de la kastelo en Gołuchów.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D