Ludu

La 764-a E_elsendo el la 23.06.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– En la hodiaŭa felietono el la ciklo Koninda Polo ni prezentas la silueton de homo – nun iom forgesita, sed siatempe difinata kiel la pola Edison, aŭtoro de 50 inventaĵoj kaj kelkcent patentumitaj teknikaj solvoj koncerne koloran fotografion, teksadon aŭ televidon, Jan Szczepanik.
– La komencaj informoj rilatas al kulturkampaj aktualaĵoj – la ebleco fari virtualan promenon tra la plej fama pola Dipatrina Sanktejo ĉe Hela Monto en Częstochowa [http://www.zdjecialotnicze.pl/wirutalnyspacer/JasnaGoraPL.html] kaj konstanta Korea Artgalerio en la varsovia Etnografia Muzeo.
– Nia ampleksa E-komunuma segmento liveras informojn pri planoj enmovadigi naciligvajn E-lernantojn de Duolingo; pri nova ZEO-o, t.e. Placo de famaj siatempe esperantistaj gefratoj el la itala Massa, Cattina kaj Mario Dazzini; Pri Kultura Semajno en Salou, Hispanio, en oktobro 2018 (http://esperanto-salou.blogspot.com.es/2018/01/aligilo-salou-2018.html); pri senpage riceveblaj E-libroj (eldona@esperantosverige.se);
– La akompana foto el interreto prezentas la unuan en la mondo aŭtomatan teksomaŝinon, kiun aŭtoris Jan Szczepanik.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D