Ludu

La 762-a E_elsendo el la 15.06.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– En nia felietono el la ciklo Koninda Pollando ni prezentas hodiaŭ mallonge la plej profundan lagon de nia lando, Hańcza.
– La nunsemajna kulturkroniko liveras informojn pri du interesaj ekspozicioj en Varsovio: pri la pentroarto de kortega pentristo de la lasta pola reĝo Marcello Bacciarelli kaj pri la imperiestro de Francio Napoleono, en kiu ekspozicio videbliĝas liaj notoj pri la lernado de la angla lingvo.
– La E-komunumaj informoj koncernas la daŭrantajn laborojn pri raporto rilate universitatnivelan instruadon de interlingvistiko por la lisbona Nitobe-simpozi [https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLScbbRFmYxuenq7Uxbejf0PLWACi5ICX03jWEdGBUaUVJrijt/viewform?usp=sf_link]

kaj la juniajn semajnfinajn eventojn en Eŭropo, aparte Antverpeno [“De National” – Lange Beeldekensstraat 152 – 2060 Antwerpen] kaj Roskilde [www.roskildefestivalo.dk].
– Aŭdiĝas krome la Leterkesta programero.
– Muzike akompanas nin hodiaŭ Manno Montanna per la fragmento de la kanzono „Haleluja”, kiun li disponigis al nia redakcio, pro kio ni kore dankas. Muzike al Roskilde-festivalo invitas Kim. En Leterkesto ĴeLe kantas fragmente sian kanzonon pri Du Kverkoj.
– La interreta foto prezentas la heroon de nia felietono, la lagon Hańcza.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D