Antaŭ 10 jaroj en la rezidejo de Lubomirski- kaj Potocki-familioj en la kastelo de Łańcut (la sudorienta Pollando) estis inaŭgurita la kultivado de orkidoj, pro kiuj ĝi famis en la komenco de la 20-a jarcento. De 10 jaroj la vizitantoj povas admiri plantojn kreskantajn same en la grundo, kiel ankaŭ ĉe rokoj aŭ arbotrunkoj. Troviĝas tie ankaŭ hibridaj orkidoj kultivitaj de homo kaj formiĝintaj biologie sen la homa interveno. Aparta atrakciaĵo de la orkidejo en Łańcut estas la historiaj specioj el la antaŭmilita kolekto de Potocki-familio, kiuj estis menciitaj en la fama katalogo „Reichenbachia” el la 19-a jarcento, troviĝanta en la kastela biblioteko. La kastela orkidejo en Łańcut estas la unusola en Pollando centro, en kiu estas ekspoziciataj ekskluzive orkidoj. Temas pri pli ol 3 mil plantoj, reprezentantaj ĉirkaŭ 900 orkidajn speciojn kaj specojn, inkluzive de la plej maloftaj kaj ekzotikaj. Ili devenas el preskaŭ ĉiuj kontinentoj – Azio, Afriko, ambaŭ Amerikoj, Aŭstralio kaj Eŭropo. Multaj ravas pro sia aromo, sed estas ankaŭ aliaj, kies odoro impresas kiel putriĝanta materialo.

El la elsendo 29.06.2018. Legas Gabi – 1’34”