Ludu

La 751-a E_elsendo el la 08.05.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– En la literatura segmento de nia marda E-elsendo ni prezentas la 69-an fragmenton de la romano de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis”. Ĝian E-lingvan tradukon faris Lidia Zamenohof.
– Niaj aktulaĵoj rilatas al la internacia konferenco en Varsovio pri la protektado de la monda Unesko-heredaĵo, pri la distingo de la urbo Kielce fare de Konsilio de Eŭropo kaj pri la omaĝo al la martirologio de polaj infanoj dum la 2-a mondmilito, la unuan fojon solenita sur la tereno la germana koncentrejo por ili destinita (en la urbo Lodzo) funkcianta en la jaroj 1942-1945.
– La sciencbultena temo koncernas la ĵus startigitan mision al la Marso, al kiu kontribuis i.a. ankaŭ poloj.
– Muzike akompanas nin Vojaĝo per la fragmento de la kanzono „La Tero suferas” el la KD „Planedo nia” eldonita de Vinilkosmo.
– La interreta foto prezentas monumeton omaĝantan la martirologion de la polaj infanoj en la unusola ĉi-speca germana koncentrejo en Eŭropo funkciinta en la urbo Lodzo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D