Ludu

La 749-a E_elsendo el la 01.05.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia hodiaŭa elsendo enhavas la lastan parton de la inaŭgura prelego de d-ino Vera Barandovska-Frank dediĉita al la temo „Studobjekto: Interlingvistiko” dum la 4-a Interlingvistika Simpozio en Poznano.
– En Pollando ni ĝuas longan semajnfinon, kiu i.a. ligiĝas kun la laborista tago la 1-an de majo kaj la Tago de la Triamaja Konstitucio de antaŭ 227 jaroj. En niaj aktualaĵoj ni informas pri la varsoviaj Kavaleriaj Tagoj, pri 20 historiaj filmoj por polaj lernejanoj, kiuj povas konatiĝi kun la historio de Pollando baze de famaj historitemaj pentraĵoj kaj pri 10 novaj historimonumentoj.
– La sciencbultenaj temoj rilatas al la malkovro de sensacie malnovaj spuroj de homo en Norda Ameriko kaj demencosekvoj de la malmoviĝema vivstilo.
– Muzike akompanas nin i.a. Mélanie Prin memorigante fragmente Tangon de Amo de Gilbert Drigon kaj Lorenzo Tomezzoli. Vi aŭdas krome citaĵojn el antaŭmilita kanto pri la pola kavalerio kaj pola filmuziko.
– La interreta foto prezentas la polan kavalerion en la parada funkcio.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D